Moskva universitato
Ĝenerala informo Historio Strukturo Bildoj Novaĵoj


  SADOVNIĈIJ Viktor Antonoviĉ

Rektoro de Moskva ŝtata universitato nomita honore al M.V.Lomonosov, administranto de katedro de matematika analizo de mekanikomatematika fakultato de MŜU.






    
Li naskiĝis en jaro 1939 en vilaĝo Krasnopavlokva de Ĥarkova regiono.
     Li finis Moskvan universitaton en jaro 1963, doktoro de fizikomatematikaj sciencoj (1974), profesoro (1975), efektiva membro de Rusia akademio de sciencoj (1997).
     V.A.Sadovniĉij laboras en MŜU ekde jaro 1966, dekomence en ofico de asistanto, poste en tiu de docento, profesro, vicdekano, vicsubrektoro, subrektoro, prima subrektoro. Ekde jaro 1992 ĝis nun li estas rektoro de MŜU.
     V.A.Sadovniĉij kreis grandan matematikan skolon, faras aktivan sciencan kaj pedagogian laboron. Li estas aŭtoro de pli, ol 300 sciencaj verkoj, vico da lernolibroj kaj monografioj. Li administras katedron de matematika analizo de mekanikomatematika fakultato, givas Instituton de matematikaj esploroj de komplikaj problemoj ĉe MŜU.
     V.A.Sadovniĉij estas konata eksperto en areo de informadiko kaj aplika matematiko. Al li apartenas fundamentaj verkoj en matematiko, makaniko, vico da rezultoj de aplika karaktero. La matematikaj verkoj apartenas al areo de diferencialaj operatoroj, matematika fundamentado de vico da direktoj en relativeca teorio de gravito. Per li estas ricevitaj gravaj rezultoj de teoria kaj aplika karaktero, rilatantaj al problemoj de dinamika imitado de direktado de movo, inklude tiujn de kosma ŝipo aŭ flugaparato. Sur ilia bazo oni sukcesis unufoje en la mondo krei trenilon, imitantan senpezecon en teraj kondiĉoj. V.A.Sadovniĉij dum ĉirkaŭ 30 jaroj legas bazajn kursojn pri matematiko "Matematika analizo", "Funkcia analizo" k.a., gvidas ekde jaro 1967 kreitan per li tutmoskvan seminaron pri spektra teorio.
     40 liaj disĉiploj disertadis al kandidatoj pri sciencoj, 10 - al doktoroj, li preparis pli, ol 100 diplomantojn.
     Familio de V.A.Sadovniĉij ankaŭ estas proksima al matematiko. Lia edzino, filo kaj du filinoj elektis ĉi tiun nefacilan, sed belan sciencan disciplinon.
     V.A.Sadovniĉij estas membro de Konsilantaro ĉe la prezidento de Rusio pri scienco kaj altaj teknologioj, membro de Prezidantaro de Rusia akademio de sciencoj.
     V.A.Sadovniĉij estas prezidento de Rusia unio de rektoroj de altlernejoj kaj prezidento de Eŭroazia asocio de universitatoj, en kiu ĉeestas ĉiuj ĉefaj universitatoj de landoj de KSŜ. Li estas honora membro de Rusia akademio de klerado, membro de kolegio de Ministerio pri klerado, de Scienca konsilantaro ĉe Konsilio pri sekureco de Rusio, de Konsilantaro pri rusa lingvo ĉe registaro de Rusio.
     Meritoj de V.A.Sadovniĉij en areo de scienca, pedagogia, sciencoorganizada kaj socia agado estas alte taksitaj kaj en nia lando, kaj eksterlande. V.A.Sadovnĉij estas laŭreato de Ŝtata premio de USSR de jaro 1989, de Ŝtata premio de Rusia Federacio en areo de scienco kaj tekniko (2002), de premio de Lomonosov (1973). Li estas dekoracita per ordeno "Pro meritoj por Patrio" de tria grado, du ordenoj de Labora Ruĝa Standardo kaj aliaj ordenoj kaj medaloj.

    


Hosted by uCoz