Moskva universitato
Ĝenerala informo Historio Strukturo Bildoj Novaĵoj


Promulga ĉarto kaj Statuto de la universitato de jaro 1804


***
     Antaŭ jaro 1804 agado de la universitato estis regulata per "Moŝte promulgita projekto pri fondo de Moskva universitato". En jaro 1804 estis aprobita universitata statuto. Al la universitato estis havigita granda aŭtonomio. Rektoro kaj  fakultestroj estis  elektitaj el nombro de la profesoroj. Unua elektita rektoro fariĝis profesoro pri historio kaj  literaturo Ĥ.A.Ĉebotarev. Konsilantaro de profesoroj decidis ĉiujn demandojn de universitata vivo. Libroj, presataj laŭ sankcio de la Konsilantaro en la universitata presejo, estis liberigitaj de ĝenerala cenzuro. La studentoj studis sur kvar fakultatoj (sekcioj, kiel oni nomis ilin tiam): de moralaj kaj politikaj sciencoj, de fizikaj kaj matematikaj sciencoj, de medicinaj sciencoj, de literaturaj sciencoj. Studado daŭris dum 3 jaroj. Post finaj ekzamenoj al la plej bonaj el finintoj de la universitato estis donita rango de kandidato, al la aliaj - rango "efektiva studento". Plifortiĝis sinsekvado de diversaj ŝtupoj de klerado. Laŭ la statuto de jaro 1804 la universitato plenumis ĝeneralan gvidadon de mezaj kaj komencaj lernejoj de centralaj gubernioj de Rusio.
    Horloĝo el Administraciejo de la universitato estas unu el malmultaj relikvoj, saviĝintaj en la incendio de jaro 1812 Interveno de la napoleona armeo en Rusion en jaro 1812 igis senprecedentan patriotan entuziasmon inter la studentoj de la universitato. Multaj eniris en la milicion, kaj laboro de universitataj medicinistoj estis speciale notita per M.V.Kutuzov. Dum ĉeesto de napoleonaj soldatoj en Moskvo konstruaĵoj de la universitato praktike plene forbruliĝis. Pereis la biblioteko, arkivo, muzeo, scienca aparataro. Restaŭrigo de la universitato fariĝis afero de la tuta rusa socio. Sciencaj institucioj, sciencistoj, privataj personoj donis al la universitato monon, librojn, antikvajn manuskriptojn, natursciencajn kolektojn, instrumentojn. Nur por la universitata biblioteko ĝis jaro 1815 sukcesis kolekti 7,5 milojn da libroj. Malgraŭ malfacila stato de la universitato, profesoroj kaj studentoj komencis studadon jam en 1 de septembro de jaro 1813. Ĝis 20aj jaroj de XIX jarcento nombro de la studentoj superis 500 homoj.
     En unua duono de XIX jarcento Moskva universitato okupis gvidan lokon en socia vivo de Rusio. Multaj membroj de la decembranaj organizoj estis ĝiaj  edukitoj. Tradicioj de liberpensado estis daŭrigitaj per studentaj rondetoj de fratoj Kritskij, N.P.Sungurov, V.G.Belinskij, A.I. Hercen kaj N.P.Ogarev, N.V.Stankeviĉ. En la aŭditorioj de la universitato bolis disputoj de okcidentistoj kaj slavofiliistoj  pri vojo de disvolviĝo de Rusio. Publikaj kursoj de lekcioj kaj dusputoj de ĉefo de okcidentistoj, brila historiisto T.N.Granovskij kolektis ĉiun moskvan inteligencion de 1840aj jaroj.
     Persona biblioteko de T.N.GranovskijAnkaŭ estis aktiva eldona agado de la universitato, kiu ne estis limigita per presado de nur sciencaj verkoj. En la universitata presejo unufoje estis presitaj "Sonetoj" de Adam Mickiewic, "Notoj de ĉasisto" de I.S.Turgenev. Rememorante jarojn de reakcio dum regado de Nikolao I, A.I.Hercen skribis pri speciala signifo de la universitato:"La malfavorata universitato kreskis per sia signifo: en ĝin, kiel en komunan rezervujon, enverŝiĝis junaj fortoj de Rusio, de ĉiuj lokoj, el ĉiuj tavoloj; en ĝiaj haloj ili puriĝis de antaŭjuĝoj, prenitaj de hejma fajrujo, venis al komuna nivelo, interfratiĝis kaj denove disverŝiĝis en ĉiujn flankojn de Rusio, en ĉiujn tavolojn de ĝi".














Malnova konstruaĵo de la universitato (arkitektoro M.F.Kazakov, jaroj 1786-1793, rekonstruita post la incendio de jaro 1812 per D.I.Ĵilardi en jaroj 1816-1819)

***
     Nova etapo en la historio de la universitato komenciĝis post abolo de la servitudo en jaro 1861 kaj enpaŝo de Rusio sur vojon de kapitalismo. Universitata statuto de jaro 1863 respegulis ĝeneralan kurson de la registaro al plenumo de reformoj, destinitaj plirapidigi disvolviĝon de la lando. Kresko de industrio, komerco, agrokulturo, transformadoj en sferoj de administrado, juĝo, armeo postulis plialtigon de nivelo de universitata klerado kaj ĝian plivastigon. Laŭ la statuto de jaro 1863 pligrandiĝis kvanto de lernaj disciplinoj kaj nombro de instruistoj. Granda atento estis donita al organizado de praktikaj kaj laboratoriaj lecionoj, seminaroj. Estis restaŭrigita fakte detruita en jaroj de la nikolaa regado elektado de la rektoro kaj la dekanoj. Sur kvar fakultatoj de la universitato - la historiofilologia, la fizikomatematika, la jura kaj la medicina - lernis ĉirkaŭ 1500 studentoj, plimulto da kiuj apartenis al diverstavolanoj.
Solenejo de la malnova konstruaĵo de la universitato

Aŭtografo de studento A.P.Ĉeĥov

                                                                 Al Lia Suprema moŝto s. Rektoro
                                                           De Imperiestra Moskva Universitato
                                                         De la fininto la kurson sur la medicina
                                                                                fakultato Anton Ĉeĥov
Peticio

     Mi havas homoron peti Vian Supreman moŝton ordoni pri dono al mi de atesto pri tio, ke mi estas ricevinta rangon de kuracisto kaj distrikta medicinisto. Ĉi tiuj ateston mi havas honoron peti vin sendi al adreso: urbo Voskresensk de Moskva gubernio, al Anton Ĉeĥov.

18a de junio de jaro 1884                                                                                Anton Ĉeĥov

     En antaŭrevolucia Rusio profesoraro de Moskva universitato faris multon por plifirmigo de ligo inter scienco kaj praktiko. Universitataj sciencistoj skribis lernolibrojn por lernejoj. Nemalmulte da edukitoj de la universitato laboris kiel instruistoj, prezentante pleje altkvalifan parton de rusa instruistaro.
     Laŭ iniciativo kaj kun asistado de la universitato en dua duono de XIX - komenco de XX jarcento aperis konataj moskvaj muzeoj: la Politeknika, la Historia, la Zoologia, de Antropologio, de Belatroj (nune Muzeo de plastikaj artoj nomita honore al A.S.Puŝkin);estis malfermitaj Botanika ĝardeno kaj Zoologia ĝardeno (Moskva zoo).

Studentoj de Moskva universitato. Foto de la fino de XIX jarcento



Kabineto de rektoro de Moskva univeersitato (XIX jarcento - 1950aj jaroj). Nune tio estas muzea kabineto-biblioteko de I.G.Petrovskij (rektoro de la universitato en jaroj 1951-1973)
                                                                                                                                                             

Hosted by uCoz