Moskva universitato
Ĝenerala informo Historio Strukturo Bildoj Novaĵoj


Scienca biblioteko de Moskva universitato. Profesora leghalo.
***
     La Statuto de jaro 1863, kiu donis novajn posiblojn por disvolviĝo de patria klerado kaj scienco, ekzistis nur ĝis jaro 1884. Post la murdo de caro Aleksandro II per la membroj de terorista organizo "Popola libero" la registaro denove komencis ofensivon al universitata aŭtonomio, plifortigis kontrolon de instruado. Malgraŭ tio la universitato konservis sin kiel unu el centroj de avangarda scienca kono kaj spirita vivo de Rusio.
     Kun la universitato estas ligitaj nomoj de elstaraj rusaj pensistoj de fino de XIX - komenco de XX jarcento: V.S.Solovjov, V.V.Rozanov, E.N. kaj S.N.Trubeckoj-oj, S.N.Bulgakov, P.A.Florenskij. Studentoj kaj profesoroj eĥis al la plej aktualaj problemoj de rusia realo. En la universitato studis aŭ instruis konataj agantoj de gvidaj politikaj partioj de Rusio.
     Studentoj de Moskva universitato estis aktivaj partoprenantoj en la eventoj de la revolucio de jaroj 1905-1907. Sur kunveno en 9 de septembro de jaro 1905 per la studentoj estis aprobita rezolucio, postulanta abolon de la aŭtokratio kaj transformigon de Rusio en demokratian respublikon.
     Kresko de revolucia movado antaŭ la unua mondmilito ankaŭ tuŝis Moskvan universitaton. En jaro 1911 protestante kontraŭ eksterleĝa maldungo de kelkaj profesoroj kaj rompo de la universitata aŭtonomio pli, ol 130 profesoroj kaj instruantoj demonstre lasis ĝiajn murojn. Inter ili estis sciencistoj kun tutmonde konataj nomoj: K.A.Timirjazev, P.N.Lebedev, N.D.Zelinskij, N.A.Umov, S.A.Ĉapligin, V.I.Vernadskij, V.I.Piĉeta k.a. La registaro respondis per elemino de pli, ol mil studentoj el la universitato, arestoj kaj deporto el Moskvo de revolucie humoraj studantoj. Nombro de la studentoj abrupte malgrandiĝis ankaŭ pro komenciĝinta en jaro 1914 la unua mondmilito.

Zoologia muzeo (arkitekto K.M.Bikovskij, jaroj 1896-1902)

     Malgraŭ multnombraj malfacilaĵoj, Moskva universitato dum unuaj 150 jaroj de sia ekzistado faris grandegan kontribuon en disvolviĝo de rusia scienco kaj kulturo. En XIX - komenco de XX jarcento ĉi tie laboris la plej grandaj sciencistoj - reprezentantoj de rusiaj sciencaj skoloj de matematikistoj kaj mekanikistoj N.D.Braŝman, N.E.Ĵukovskij, N.V.Bugaev, S.A.Ĉapligin; de fizikistoj kaj astronomoj A.G.Stoletov, F.A.Brediĥin, A.A.Belopolskij, N.A.Umov,  P.N.Lebedev, P.K.Ŝternberg; de kemiistoj V.V.Markovnikov, V.F.Lugilin, I.A.Kablukov, N.D.Zelinskij; de biologistoj kaj grundologiistoj K.F. Rulje, A.I.Filomafitskij, I.M.Seĉenov, K.I.Timirjazev, A.N.Severcov, M.A.Menzbir, A.N.Sabanin, D.I.Prjaniŝnikov; de medicinistoj M.J.Mudrov, F.I.Inozemcev, N.V.Sklifosovskij, G.A.Zaĥarjin, A.A.Ostroumov, N.V.Filatov, F.F.Erisman, V.F.Snegirov; de geografo kaj antropologo D.N.Anuĉin; geologoj G.E.Ŝĉurovskij, V.O,Kovalevskij, A.P.Pavlov; de geokemiisto V.I.Vernadskij; de historiistoj T.N.Granovskij, N.I.Nadeĵdin, M.T.Kaĉenovskij, M.P.Pogodin, I.D.Belaev, S.M.Solovjov, V.O.Kluĉevskij, V.I.Gerje, N.A.Roĵkov, M.N.Pokrovskij, J.V.Gotje; de filologoj N.S.Tiĥonravov, F.I.Buslaev, N.I.Storoĵenko, F.F.Fortunatov, F.E.Korŝ, V.F.Miller, S.K.Ŝambinago, M.N.Speranskij, M.M.Pokrovskij, V.N.Ŝĉepkin; de juristoj B.N.Ĉiĉerin, K.D.Kavelin, M.M.Kovalevskij, P.I.Novgorodcev; de ekonomikistoj I.K.Babst, A.I.Ĉuprov, I.I.Janĵul; de filozofoj E.N. kaj S.N.Trubeckoj-oj k.a.

Aŭditoria konstruaĵo (arkitektoj E.D.Tjurin, jaroj 1832-1835, K.M.Bikovskij,jaroj 1901-1904) kaj biblioteko de la universitato (arkitekto K.M.Bikovskij, jaroj 1896-1901)

La nova konstruaĵo de la universitato sur Paseraj Montoj
    
***
     Rapidinta super Rusio revolucia kirlo de jaro 1917 restis kontraŭversan spuron en sorto de altlernejaro. Unuflanke, okazis ĝia profunda demokratiĝo. Estis abolita pago kontraŭ studado, studentoj estis provizitaj per ŝtataj stipendioj. Ekde jaro 1919 la universitato estis plene financata per la ŝtato. Por ke reprezentantoj de laboristaj kaj kamparanaj familioj povis ricevi necesatan por aniĝo en altlernejon sumon da scioj, ĉe la universitato ekde jaro 1919 funkciis prepara Laborista fakultato (ĝi restis en konsisto de MŜU ĝis jaro 1936). Instruado en la uiversitato dum unua postrevolucia jardeko estis daŭrigita per sciencistoj  kun tutmondaj nomoj: D.N.Anuĉin, N.E.Ĵukovskij, N.D.Zelinskij, A.N.Severcov, K.A.Timirjazev, S.A.Ĉapligin k.a.
     Konstruaĵo de geologia fakultato (arkitekto R.I.Klejn, jaroj 1913-1918)Kune kun tio en la universitata vivo negative respeguliĝis skismo de la socio dum la revolucio. Parto de la stiudentoj kaj konataj sciencistoj, ne akceptintaj la novajn politikajn ordojn, estis necesita lasi Moskvan universitaton. Ankaŭ damaĝon rezultigis reorganizadoj de 20-30aj jaroj, iniciitaj por pligrandigo de nombro da specialistoj. El la universitato estis elkondukitaj fakultatoj medicina, de soveta justo kaj la kemia (portempe) kaj surbaze de ili estis kreitaj memstaraj altlernejoj. En la samajn altlernejojn estis transformigitaj geologia, mineralogia kaj geografia fakoj sur natursciencaj fakultatoj. Surbaze de sociaj fakultatoj en jaro 1931 malfermiĝis Moskva instituto de filozofio, literaturo kaj historio, kiu denove kunfandiĝis kun MŜU nur post dek jaroj. Oni allasis ekstremaĵojn ankaŭ en organizo de studa proceso: estis enkondukita "brigadolaboratoria metodo" de studado, aboliganta lekciojn kaj donanta memstaran studadon de materialo al studentaj brigadoj po 3-5 homoj, individuaj ekzamenoj estis anstataŭigitaj per kolektivaj raportoj de brigadoj.
     Feliĉe, ĉi tiu periodo en vivo de la universitato estis nelonga. En jaro 1932 la "brigadolaboratoria" metodo estis aboligita. Oni enkondukis novajn studajn programojn, ŝanĝiĝs reĝimo de laboro en alta lernejaro. En jaro 1934 en la universitato okazis unuaj dum jaroj de Soveta potenco disertadoj.
     La universitaton ne preterpasis la tragikaj eventoj de socia vivo de 30-50aj jaroj. Ideologia kaj administra duktaturoLaboratoriaj studoj sur fakultato de fundamenta medicino flanke de la aŭtoritatoj kontraŭstaris al libero de kreado. Kontaktoj kun eksterlandaj sciencaj centroj estis limigitaj. Multaj sciencistoj estis reprezaliitaj, la tutaj direktoj de esplorado, precipe en sociaj sciencoj, filologio, kibernetiko, biologio, estis nuligitaj.
     Malgraŭ ĉi tiuj pezaj perdoj, la universitata scienco entute atingis seriozajn sukcesojn en 20-30aj jaroj. Ĝis jaro 1941 nur sur taga fako studis ĉirkaŭ 5000 studentoj. Pli, ol 30 profesoroj kaj sciencaj laborantoj fariĝis efektivaj membroj de la Akademio de sciencoj. Sciencistoj de la universitato kreis lernolibrojn por meza kaj alta lernejo.
     La Granda Patria Milito de jaroj 1941-1945 estis peza ekzameno por nia lando. Jam en 25 de junio unua grupo de studentoj kaj laborantoj de MŜU iris sur la fronton, precipe por komplektigo de komandanta kaj politikgvidanta kontingento de la Ruĝa Armeo. Per volontuloj de MŜU estis komplektigita 8a divizio de militio. Ĝi heroe batalis dum la sieĝo de Moskvo.
     Ekde oktobro de jaro 1941 la universitato troviĝis en evakuado, dekomence en Aŝĥabado, ekde somero de jaro 1942 en Sverdlovsk. En Moskvon la universitato revenis nur en printempo de jaro 1943, kvankam studadoj kun restintaj en la ĉefurbo studentoj rekomenciĝis tiu post la frakaso de la faŝistaj trupoj apud Moskvo.
     Dum jaroj de la milito la universitato preparigis pli, ol 3 mil da specialistoj. Sciencistoj de MŜU per siaj sciencaj atingoj faris grandan kontribuon en la aferon de defendo de la lando kaj disvolviĝo de ĝia ekonomiko. Dum la milita jarkvaro en MŜU estis plenumita pli, ol 3 miloj da sciencaj entreprenoj. En ilia nombro estas pliperfektigo de aviadilkonstruado kaj direktado de maraj ŝipoj, fondigo de teorio de precizeco de artileria pafado kaj pafado al areoj, provizo de signaloj de preciza tempo por la tuta lando, invento de eksplodaĵoj. En medicinan praktikon estis enkondukita "trombin" - preparaĵo, plirapidiganta koaguladon de sango; estis komencitaj laboroj pri esploro de uranio; geologoj malkovris en Centra Azio kolosajn minkampojn da volframo, progresigis ekspluatadon de la "dua Bakuo"; geografoj provizigis la Ruĝan Armeon per kartografiaj materialoj k.t.p. Sociaj sciencistoj faris grandan kontribuon en plifortigon de morala spirito de la armeo kaj la popolo, senmaskigon de krima eco de la faŝismo, propagandon de patriotaj idealoj. En dokumentoj de Nurenberga kaj Tokia militaj tribunaloj, juĝintaj faŝistajn krimulojn, havis sian respegulon esploroj de juristoj de MŜU, ekzemple, pri individa krima respondeco de la eksaj faŝistaj estroj.
     Entute sur frontoj de la milito batalis pli, ol 5 mil universitataj edukitoj, pli, ol milo de homoj estis premiita en jaroj de la milito per ordenoj kaj medaloj de Sovetunio kaj landoj de la antihitlera koalicio, kaj sep homoj ricevis titolon de Heroo de Sovetunio.
    En Tago de Venko ĉe la Memora signo por studentoj, aspirantoj, instruantoj kaj laborantoj de la universitato, pereintaj en la Granda Patria milito de jaroj 1941-1945 (arkitektro A.E.Studenikin, skulptisto J.D.Dinec, jaro 1975) Ne revenis de la milito ĉirkaŭ 3 mil studentoj, aspirantoj, profesoroj, instruantoj kaj laborantoj de MŜU. Al ilia honoro ĉe unua lerna konstruaĵo en jaro 1975 estis malfermita memora signo, kaj bruligita Eterna fajro de Gloro.
     Postmilita restaŭtrigo kaj plua disvolviĝo de la universitato ne estis posibla sen nova plialtigo de universitata klerado. En fino de 40aj - komenco de 50aj jaroj serioze pliboniĝas materia stato de Moskva universitato. Sur Paseraj Montoj estas konstruata grandega komplekso de novaj universitataj konstruaĵoj.
     En 1 de septembro de jaro 1953 en ili komenciĝis studado. Laboratorioj kaj aŭditorioj estis ekipitaj per la plej nova por tiu tempo aparataro. Buĝeto de la universitato kreskis pli, ol kvinoble kompare kun la antaŭmilita.
     Plifortigo de materia bazo, rimedoj por demokratiigo de politika vivo en la lando, plenumitaj ekde mezo de 1950aj jaroj, plivastigo de kontaktoj kun aliaj ŝtatoj donis posiblon serioze pliriĉigi spektron de sciencaj esploradoj, plenumataj en la universitato. Estas kreataj multnombraj specialigitaj laboratorioj, inklude la interfakultatajn, estas organizita forta Sciencesplora kalkula centro. En konsisto de MŜU aperis novaj fakultatoj: Instituto pri orientaj lingvoj (ekde jaro 1972 tio estas Instituto pri landoj de Azio kaj Afriko ĉe MŜU), fakultato de psikologio, fakultato de kalkula matematiko kaj kibernetiko, unua en la lando fakultato de grundologio. Komuna nombro de studentoj de la taga fako kreskis de 13 mil en jaro 1953 ĝis 26 mil en jaro 1992.
     Moskva universitato fariĝis granda internacia centro de preparado de studentoj kaj aspirantoj. Por instruado de rusa lingvo al eksterlandaj civitanoj en jaro 1959 en la universitato estis kreita unu el la unuaj en la lando prepara fakultato de tia profilo (nune tio estas Centro de internacia klerado).
     Entute ekde jaro 1917 kaj ĝis nun Moskva universitato preparigis ĉirkaŭ 180 mil da specialistoj kaj ĉirkaŭ 35 mil da kandidatoj pri sciencoj, kulturo kaj klerado.


Hosted by uCoz