Moskva universitato
Ĝenerala informo Historio Strukturo Bildoj Novaĵoj

   


Rektoro de MŜU V.A.Sadovniĉij kaj rektoro de Moskva Ŝtata Teknika Universitato I.B.Fjodorov dum ceremonio de subskribo de pakto pri kunlabaro inter la du altlernejoj.

MŜU NUNE
(la datumo estas por 1 de novembro de jaro 1992)

Nombro da fakultatoj, inklude Instituton pri landoj de Azio kaj Afriko - 19
Nombro da sciencoesploraj institutoj - 7
Nombro da muzeoj - 3
Nombro da katedroj - pli, ol 300
Nombro da laboratorioj - ĉikraŭ 450
Nombro da lenrosciencaj bazoj - 12
Profesoroinstruanta personaro - pli, ol 4 mil homoj
inklude:
- da profesoroj - pl,ol 1 mil homoj
- da sciencaj laborantoj - ĉikraŭ 5 mil homoj
- da studentoj - pli, ol 26 mil homoj
- da aspirantoj - ĉirkaŭ 4 mil homoj
- antaŭaltlerneja preparado - pli, ol 10 mil lernejanoj
- repreparado de kadroj - pli, ol 5 mil homoj
- akcesora kaj priserva personaro - ĉirkaŭ 15 mil homoj
Filio en Uljanovsk (fakultatoj mekanikomatematika, fizikoteknika, ekonomia, jura kaj medicina) - pli, ol 2 mil homoj
Teritorio de MŜU en Moskvo - 205,7 hektaroj
Nombro da konstruaĵoj de MŜU (inklude ĉiujn konstruaĵojn en Moskvo kaj en la lando) - 632 konstruaĵojBotanika ĝardeno de MŜU sur prospekto Mira.Lariko, plantita laŭ legendo per Petro I
Areo de la konstruaĵoj - 1,020,200 kvadrataj metroj
Nombro da sciencesploraj ŝipoj - 3
La universitata biblioteko - pli, ol 8 milionoj libroj

La universitato havas sian eldonejon, presejon, palacojn de kulturo, basenojn, sportajn kompleksojn, bazojn de ripozo apud Moskvo, sur Nigra maro.

Eldonejo de Moskva universitato ĉiujare eldonas sciencan, sciencpopularan kaj lernan literaturon kun eldonkvanto 3 milionoj ekzempleroj (pli, ol 400 titoloj), eldonas "Heroldon de Moskva universitato" (17 serioj pri apartaj areoj de scioj) kaj "Bultenon de Moskva societo de ekzamenantoj de la naturo"(geologia kaj biologia fakoj).
En MŜU ekde jaro 1925 estas eldonata gazeto "Moskva universitato", ekde jaro 1756 ĝis jaro 1917 estis eldonata gazeto "Universitetskie vedomosti".
° MŜU konsistas en Asocio de universitatoj de la lando, kreita en jaro 1989. Rektoro de MŜU estas prezidento de Eŭro-Azia Asocio de universitatoj.
°  La plej malnovaj universitatoj de Rusio: Moskva - estas fondita en jaro 1755, Sankt-Peterburga - estas fondita en jaro 1819 (ekde jaro 1725 en Peterburgo funkciis Akademia universitato, ekde jaro 1804 - Ĉefa pedagogia instituto), Kazana - estas fondita en jaro 1804, Tomska - estas fondita en jaro 1880, Saratova - estas fondita en jaro 1909, Rostova - estas fondita en jaro 1915, Perma - estas fondita en jaro 1916.
º En Moskva universitato laboris laŭreatoj de Nobela premio: N.N.Semjonov (1956), I.E.Tamm kaj I.M.Frank (1958), L.D.Landau (1962), A.M.Proĥorov (1964), P.L.Kapica (1978).
º Por la plej bonaj studentoj de la universitato estas fondita pli, ol 125 nomaj stipendioj: de M.V.Lomonosov, de D.N.Anuĉin, de N.I.Vavilov, de V.I.Vernadskij, de A.S.Gribojedov, de M.V.Keldiŝ, de V.L.Komarov, de I.V.Kurĉatov, I.G.Petrovskij, de A.S.Puŝkin, de K.A.Timirjazev, de L.N.Tolstoj, de R.V.Ĥoĥlov.
    
Blankmara biologia stacio de MŜU
     Ekde jaro 1964 ĉe Moskva universitato funkcias specialigita lernointernulejo de fizikomatematika profilo, nomita honore al A.N.Kolmogorov. Ekde jaro 1989 ĝi troviĝas en konsisto de specialigita Lernoscienca centro de MŜU, kreita por antaŭaltlerneja preparo de lernejanoj. Celo de la lernointernulejo estas trovado kaj instruado de entuziasmiĝinta per fiziko kaj matematiko junularo, kiu loĝas ekstere grandaj universitataj centroj. Inter ĝiaj edukitoj estas pli, ol 20 doktoroj kaj pli, ol 400 kandidatoj pri sciencoj.
     Ĉirkaŭ 5 mil lernejanoj sub gvidado de junaj instruantoj kaj aspirantoj studas ĉiujare en "lernejoj de la junaj" ĉe fakultatoj de la universitato.
Tulipoj el kolekto de Botanika ĝardenoº En 38 sportaj sekcioj de MŜU okupiĝas ĉirkaŭ 3 mil homoj. En la universitato oni ĉiujare faras Spartakikajn ludojn inter la fakultatoj en 32 specoj de sporto. En ĉi tiuj konkuroj partoprenas ĉirkaŭ 8 mil studentoj. Por laborantoj kaj profesoroinstruanta personaro estas plenumata konkuraro "Sano". Sportistoj de MŜU tradicie estas en nombro de venkintoj kaj premiitoj de vintraj kaj someraj studentaj Olimpikoj.
º Studentoj kaj laborantoj de la universitato estis en diversaj jaroj olimpikaj ĉampionoj: akvopolistoj A.Dreval, M.Rijsman (fakultato de ĵurnalistiko), A.Kabanov (ekonomia fakultato), G. Mŝvenieradze (jura fakultato), naĝistino G. Prozumenŝĉikova (fakultato de ĵurnakistiko), saltisto en akvon V.Vasin (ekonomia fakultato), rajdistino E.Petuŝkova (biologia fakultato), boksisto B.Lagutin - dufoje (biologia fakultato), artsketadisto G.Karponosov (ekonomia fakultato).
º En XXV Olimpikaj ludoj en Barcelono oran kaj aĝentan medalon ricevis ĉampionino de la mondo, atletistino I.Privalova (fakultato de ĵurnalistiko).
º En Moskva universitato studis konataj verkistoj kaj poetistoj: D.I.Fonvizin, A.S.Gribojedov, D.V.Venevitinov, V.A.Ĵukovskij, A.I.Gercen, A.I.Poleĵaev, M.J.Lermontov, A.N.Ostrovskij, A.V.Suĥovo-Kobilin, I.A.Gonĉarov, A.A.Fet, A.A.Grigorjev, J.P.Polonskij, I.S.Turgenev, F.I.Tjutĉev, A.F.Pisemskij, A.P.Ĉeĥov, V.J.Brjusov, A.Belij, B.A.Lavrenev, M.J.Svetlov, M.Ĝalil, A.T.Tvardovskij k.a., fondinto de Moskva konservatorio N.G.Rubinŝtejn, famaj agantoj de teatro kaj kino, V.I.Nemiroviĉ-Danĉenko, E.B.Vaĥtangov, L.G.Sobinov, V.I.Pudovkin, pentristo V.V.Kandinskij k.a.

Teatro de antikva muziko (arta gvidisto V.A. Krejzenberg)
º Honoraj doktoroj kaj profesoroj de la universitato estis I.W.Goethe, F.Schiller, F.Nansen, R.Amundsen, Ĝ. Neru, T.Heyerdahl, B.Russell k.a., membroj de Societo de esplorantoj de la naturo estis H.Helmholtz, Ĉ. Darwin, J.Lamarck, L.Pasteur, M.Faraday k.a.
º Por arta dekoracio de kosntruaĵoj de Moskva universitato laboris reprezentaj sovetiaj skulptistoj kaj pentristoj: M.J.Anikuŝin, E.V.Vuĉetiĉ, S.V.Gerasimov, L.E.Kervel, S.T.Konenkov, P.D.Korin, M.G.Manizer, S.D.Merkulov, V.I.Muĥina, G.G.Nisskij, S.M.Orlov, A.A.Plastov, J.D.Romas, I.M.Toidze k.a. En la konstruaĵoj de MŜU estas eksponataj ĉirkaŭ 2 mil bildoj de konataj pentristoj.

Beno de la patriarko
º Fasadojn de la universitato ornamas 9 monumentaj skulpturaj komponaĵoj. 12 bustoj de grandaj rusaj sciencistoj estas lokigitaj preter baseno antaŭ Ĉefa konstruaĵo. Antaŭ konstruaĵo de fizika fakultato troviĝas bronzaj skulpturoj de P.N.Lebedev kaj A.G.Stoletov, antaŭ kemia fakultato - de D.I.Mendeleev kaj A.M.Butlerov.

En katedralo Uspenskij de Moskva Kremlo. Tatiana tago. 25 de januaro de 1993

º En promenejo de Solenejo super kolonoj troviĝas 60 mozaikaj portretoj de la plej grandaj sciencistoj de la mondo, lokigitaj bronzaj skulpturoj de N.E.Ĵukovskij, D.I.Mendeleev, I.V.Miĉurin, I.P.Pavlov; en promenejo de Palaco de kulturo sur Paseraj montoj troviĝas marmoraj bustoj de verkistoj kaj sociaj agantoj, skulpturoj de A.S.Puŝkin kaj A.M.Gorkij. Antaŭ kluba parto de Ĉefa konstruaĵo estas lokigita monumento de M.V.Lomonosov (skulptisto N.V.Tomskij, jaro 1953).
º En parada korto de la malnova konstruaĵo de la universitato (strato Moĥovaja, 8) troviĝas monumentoj de A.I.Gercen kaj N.P.Ogarjov (skulptisto N.A.Andreev, jaro 1922), antaŭ konstruaĵo, kiun okupas fakultato de ĵurnalistiko, troviĝas monumento de M.V.Lomonosov (skulptisto I.I.Kozlovskij, jaro 1957).
º 18 mil eksterlandaj kaj eksterurbaj studentoj kaj aspirantoj loĝas en komunloĝejoj de MŜU, el ili ĉirkaŭ 9 mil en Domo de studento sur Paseraj montoj.
En observejo de Ŝtata astronomia instituto nomita honore al P.K.Ŝternbergº Sur toponimia karto de Moskvo pli, ol 260foje troviĝas nomoj de sciencistoj de Moskva universitato en nomoj de stratoj, placoj, muzeoj, sciencaj institucioj
º Surbaze de MŜU estas fonditaj Unua Moskva medicina instituto nomita honore al I.M.Seĉenov (nune Medicina akademio), Moskva prospektora instituto nomita honore al Sergo Orĝonikidze, Moskva fizikoteknika instituto, Moskva instituto pri internaciaj rilatoj.
º Komplekso de universitataj konstraĵoj sur Paseraj montoj okupiĝas areon en 167 hektaroj. Ĉefa konstruaĵo de MŜU, lokigita en kilometro de rando de Paseraj montoj, havas 32 etaĝojn, alto de Ĉefa konstruaĵo estas 240 metroj, ĝi estas kronita per 57metra pinto. Diametro de stelo kun spikoj sur kapo de la pinto estas 9 metroj; ankaŭ havas ĉirkaŭ 9 metrojn en diametro ciferplatoj de horloĝoj, termometroj kaj barometroj, lokigitaj sur turoj de Ĉefa kosntruaĵo. Aŭtoroj de la projekto de konstruaĵoj sur Paseraj montoj estas arkitektoj  L.V.Rudnev, S.E.Ĉerniŝov, P.V.Abrosimov, A.F.Ĥrjakov, ĉefa arkitekto estas V.N.Nasonov. Tempo de la konstruado estas jaroj 1949-1953.
º Ekde jaro 1961 en MŜU funkcias someraj kursoj, sur kiuj ĉiujare plialtigas sciencan kvalifikon 700-750 instruistoj de mezlernejoj. Tradicie estas plenumataj seminarioj por instruantoj de rusa lingvo el altaj kaj mezaj lernejoj de Usono, landoj de Okcidenta Eŭropo, Kanado kaj Japanio.



     Unua en la lando basbala stadiono (donaco de rektoro de universitato Tokaj (Japanio) S.Macumae).


       Sanatorio "Burevestnik" sur Nigra maro.


     Sportosaniga tendaro "Solneĉnij" en Picunda.



     Premiitino de XXV Olimpikaj ludoj en Barcelono, studentino de fakultato de ĵurnalistiko de MŜU I.Privalova














Trenadoj pri aikido.





     Lokiĝo de kosntruaĵoj de MŜU sur strato Moĥovaja
     1 - la malnova konstruaĵo (Instituto pri landoj de Azio kaj Afriko, Instituto kaj Muzeo de antropologio nomita honoire al D.N.Anuĉin, muzea kabineto-biblioteko de I.G.Petrovskij); 2 - Aŭditoria konstrauĵo (fakultato de ĵurnalistiko, arkivo de MŜU); 3 - Domo de kulturo (eksa preĝejo de sankta Tatiana) [nune la preĝejo denove funkcias]; 4 - Scienca biblioteko nomita honore al A.M.Gorkij; 5,5a - fakultato de psikologio; 6 - eksa rektora domo; 7 - Eldonejo de Moskva universitato; 8 - studa presejo de la fakultato de ĵurnalistiko; 9 - Zoologia muzeo; 10 - preparaj kursoj de sociaj fakultatoj; 11 - Muzeoloĝejo de K.A.Timirjazev; 12 - Muzeoloĝejo de N.D.Zelinskij; 13,13a - monumentoj de A.I.Gercen kaj N.P.Ogarjov; 14 - monumento de M.V.Lomonosov



     Lokiĝo de konstruaĵoj de MŜU sur Paseraj montoj
     1- Ĉefa konstruaĵo (rektorejo, mekanikomatematika, geografia, geologia fakultatoj, Muzeo de grundologio, komunloĝejoj, Palaco de kulturo); 2 - fizika fakultato; 3- kemia fakultato; 4 - Sciencoesplora kalluka centro; 5 - unua studa konstruaĵo (historia, filozofia, filologia, jura fakultatoj); 6 - dua studa konstruaĵo (ekonomia fakultato, fakultato de kalkula matematiko kaj kibernetiko, instituto kaj centro de plialtigo de kvalifiko); 7 - tria studa konstruaĵo (sociologia fakultato); 8 - biologia fakultato, fakultato de fundamenta medicino, fakultato de grundologio; 9 - laboratoria konstruaĵo "A"; 10 - laboratorio de nelinia optiko; 11 - Sciencoesplora instituto de mekaniko; 12 - Botanika ĝardeno; 13 - Sciencoesplora instituto de nuklea fiziko; 14 - Ŝtata astronomia instituto nomita honore al P.K.Ŝternberg; 15 - sportaj placetoj; 16 - stadiono; 17 - basbala stadiono: 18 - sporta maneĵo, 19 - trihala konstruaĵo; 20 - manĝejo numero 8; 21 - manĝejo numero 10; 22 - presejo; 23 - monumento de M.V.Lomonosov


Hosted by uCoz