Moskva universitato
Ĝenerala informo Historio Strukturo Bildoj Novaĵoj


03.05

Premiado de la veteranoj

    
Proksimiĝas la plej grava festo de nia lando -- detreveno de la Granda Venko. En la universitato jam komenciĝas aranĝoj, dediĉitaj al la memorinda por la tuta nia popola dato.
     En 13 de aprilo en MŜU kolektiĝis veteranoj de la Granda Patria milito, loĝantaj en sekcioj de la Ĉefa konstruaĵo, membroj de primara veterana organizo de distrikto Ramenki. En solena etoso ili estis premiitaj per jubileaj medaloj, dediĉitaj al 60jareco de la Venko.
     Por ke gratuli la veteranoj venis estro de la magistrato de distrikto Ramenki S.N.Dmitriev, vicestrino de prefektejo de distrikto Ramenki E.G.Ŝirokova, subrektoro de MŜU V.I. Kruĵalin, deputito de distrikta kunveno, unua vicprezidanto de la Unuigita sindikata komitato de MŜU A.P. Ĉernjajev.
     La veteranoj de la milito dediĉis la tutan sian vivon al Moskva universitato. Multaj el ili foriris en la fronton de studenta benko. Kaj post fino de la milito ili revenis en sian universitaton. Kiel rimarkis prezidanto de la primara veterana organizo R.I.Ĉistjakov, ili estas gvidantoj de veterana movado, veraj partiotoj de Moskva universitato, kiuj donis multon da forto por edukado de juna generacio, disvolvigo de scienco kaj klerado. Multaj el ili ankoraŭ laboras.
     Subrektoro de MŜU V.I.Kruĵalin parolis pri tio, ke la estraro de la universitato neniam forgesis kaj forgesas la veteranojn, respektas ilian laboron, zorgas pri homoj de la pliaĝa generacio, kiuj eltenis sur siaj ŝultroj ĉiujn malfacilaĵojn de la milita kaj postmilita tempo. Ĝuste ili, niaj instruistoj, donis nin kapablon vivi sub la paca ĉielo, studi kaj labori.
     Unua vicprezidanto de la Unuigita sindikata komitato de MŜU A.P.Ĉernjajev substrekis, ke la Unuigita sindikata komitato ĉiam respondas je bezonoj kaj problemoj de la veteranoj. La sindikata organizo de la universitato faras ĉion, por ke subteni la veteranojn, helpi ilin en ĉiaj situacioj.
     Post la premiado 45 veteranoj de la Granda Patria milito ricevis memoran donacojn kaj fotiĝis kune.

Gazetara servo de la Unuigita sindikata komitato de MŜU



20.04

Pola delegacio vizitas la rektoron

     Unu jaro antaŭ V.A.Sadovniĉij vizitis konferencon en Varsovio. Tiam lin tre impresis raporto de rektoro de Mari Sklodowska-Cuire Universitato en urbo Lublin. Poste ili intekonsentis pri ebleco de plua kunlaboro. Ĉi-jare pola delegacio veturis la Universitaton kun vizito, portante vicon da interesaj proponoj. En 11 de aprilo V.A.Sadovniĉij akceptis la polajn amikojn en varma etoso kun taso da teo kaj firmaaj universitataj kukoj. Krom oficiala interkonsento pri subskribo pri konlaboro inter la du universitatoj la pola delegacio donis ankaŭ du gravajn kaj perspektivajn proponojn.
     Temis pri granda libra ekspozicio, en kiu partoprenos kvardek la plej grandaj polaj eldonejoj. La pola flanko planas alveturigi du mil librojn en fremdaj lingvoj, rilatantaj al granda spektro de scienca kaj studa agado de la lando. La gastoj petis la rektoron pri helpo por okazigo de la ekspozicio en Moskvo aŭtune de ĉi tiu jaro. Bezonas diri, ke V.A.Sadovniĉij tuje entuziasmiĝis pri ĉi tiu ideo, ĉar la nova biblioteko de MŜU, kiu ankaŭ estas intelekta centro, estas konata al la tuta lando. Neeblas trovi pli bonan lokon por la ekspozicio. Al tiu tempo la biblioteko jam funkcios en plena sia potenco kaj estos preta akcepti legantojn. La eksterlandaj reprezentantoj informis, ke ili havas grandan sperton de tiaj ekspozicioj en Eŭropo kaj plia parto de preparigo de la aranĝo estos efektivigita per ili. Plue, ĉiujn du mil librojn ili promesis donaci al Moskva universitato. Konsiderante lokon de la aranĝo, ĉi tiu intelekta kolekto restos tie, kie ĝi devas esti - en biblioteko.
     Du problemo, kiun pridiskutis la eksterlandaj gastoj, rilatis al libro de V.A.Sadovniĉij, skribita en kunaŭtoreco kun japana aganto D.Ikeda, kreinto kaj gvidanto de kleriga sistemo Soka (libro "Sur limo de la jarcentoj. Dialogoj pri klerado kaj edukado" estas eldonita en MŜU en jaro 2004). La gastoj petis permeson presi tradukon de ĉi tiu libro en pola lingvo. V.A.Sadovniĉij diris, ke ili kun sinjoro Ikdeda estas flatitaj per tia intereso al ilia verko kaj ne oponas ĉi tiun ideon. Dum diskutado estis eldirita penso, ke la libro fariĝus bona eksponaĵo de la ekspozicio.
     Dume oni solvis problemon, kie kaj kiel estos farita la ekspozicio, klariĝis, ke la gastoj ankoraŭ ne vizitis la novan bibliotekon kaj ne konatiĝis kun ĝiaj kapabloj. Estis decidita korekti tion tuj post fino de la kunveno.
     Interlaie, en komenco de la renkonto la pola delagacio donacis al V.A.Sadovniĉij leteron de jaro 1945, en kiu rektoro de la pola universitato dankas rektoron de MŜU I.S.Galkin-on pro kunlaboro. Alivorte, historio de nia amikeco daŭras jardekojn.

Gazetara servo.




13.04

Elpaŝo de usona amabasadoro Alexander Vershbow
antaŭ studentoj de MŜU

     En mardo, 29 de marto, en konferenca halo de Unua konstruaĵo de sociasciencaj fakultatoj antaŭ studentoj de historia fakultato elpaŝis ambasadoro de Usono en Rusio Alexander Vershbow. Rektoro de MŜU V.A.Sadovniĉij prezentis la sinjoron ambasadoron kiel longtempan kaj konstantan amikon de la universitato. En ĉi tiu tago Alexander Vershbow prelegis lekcion pri uzonaj ambasadoroj kaj senditoj, kiuj laboris en Rusio antaŭ li. Sinjoro Vershbow mirigis la publikon, demonstrinte bonegan posedadon de rusa lingvo. Kiel montris plua disvolviĝo de eventoj, la aŭditorio en la halo ankaŭ bone posedis la anglan, ĉar kiam venis tempo por demandoj, la studentoj kuraĝe adresis sin al la ambasadoro en lia gepatra lingvo. Rezulte la duskutado ne unufoje transiĝis de unu lingvo al la alia, rezultigante admiron kiel pri la ambasadoro, tiel pri la studentoj de Moskva universitato.
     Dekomence la leciono estis dediĉita al mallonga informigo pri la antaŭuloj de Alexander Vershbow. Sinjoro ambasadoro rakontis, kiel li ekde infaneco decidis dediĉi sian vivon al interrilatoj de la du superregnoj. "Mi sukcesis en la vivo, - diris li. - Mi fariĝis atestanto de la grandiozaj ŝanĝoj, okazintaj en interrilatoj inter niaj landoj. Mi unufoje vizitis Rusion en jaro 1969 kiam mi ankoraŭ lernis en mezlernejo kaj studis rusan lingvon. Tio estis mia unia sperto de konatiĝo kun riĉaj historio kaj kulturo de Rusio, kaj tio donis al mi neforgeseblan impreson. Mi aniĝis en servon en Ŝtata departamento de Usono en jaro 1977.Unuajn 10 jarojn de mia diplomata kariero mi okupiĝis pri problemoj de konkurado de la du superregnoj en la malvarma milito, partoprenis en preparigo de intertraktado pri kontrolo de armiloj. Mi ĉeestis sur dekoj da intencaj renkontiĝoj kun tiama ministro pri eksterlandaj aferoj Gromiko, partoprenis en solvado de multnombraj krizaj situacioj: persekutado de disidentoj kaj rifuzantoj reveni, detruigo de la sudkorea pasaĝera aviadilo, k.t.p. Dum tempo, kiu pasis ekde komenco de mia diplomata kariero sur ofico de ano de politika fako de usona ambasado en Moskvo, interrilatoj inter niaj landoj trairis grandan vojon. Ni ankaŭ nun havas malkonsentojn, sed, feliĉe, la interrilatoj pli grande baziĝas sur interkomprenado kaj partnereco. Nune estroj de niaj landoj malkaŝe pridiskutas la plej komplikajn problemojn. Hodiaŭ Rusio kaj Usono proksime kunlaboras en vasta rondo de geopolitikaj kaj strategiaj problemoj, kie ni havas komunajn interesojn". Fine de la lekcio sinjoro Vershbow substrekis kvar ĉefajn direktojn de niaj kunlaboro:"rilatoj inter ŝtatoj sur la postsovetia spaco, lukto kontraŭ disvastiĝo de la armilo de amasa detruado, ambaŭflankaj ekonomikaj interesoj, kaj interpolitika transformado de Rusio".
     Post sia elpaŝo la ambasadoro detale respondis je demandoj de la atenta publiko.



21.03

Sudafrika ambasadoro Moĉubela Ĝejkob Seku estas
honora profesoro de MŜU


     En 16 de marto en solena kunsido de Scienca konsilio de MŜU al ambasadoro de Sud-Afrika respubliko doktoro Moĉubela Ĝejokb Seku estis donita ranko de Honora profesoro de Moskva universitato pro elstaraj atingoj en areo de klerado kaj scienco kaj disvolvigo de rilatoj kun Moskva universitato.
     La ambasadoro de Suda Afriko estas neordinara persono. Li ekde junaj jaroj estas aktiva partoprenanto de lukto kontraŭ la sistemo de rasa segregacio kaj samtempe estas vaste konata en sciencaj rondoj kiel eminenta sciencisto. Li havas tre riĉan vivsperton. Ekde junaj jaroj s-ro Seku aktive partoprenas en politika lukto kiel membro de Afrika nacia kongreso. En komenco de 60ja jaroj li troviĝas en ekzilo, kie li agas sub batala kaŝnomo Uesi Masisi ("tiu, kiu igas timon en malamikoj"). En Kubo li finas kemian fakon de Havana universitato. Poste li veturas en Tanzanion kaj fariĝas ĉefa reprezentanto de misio de Afrika nacia kongreso en la lando. En 70aj jaroj lia vivo fariĝas nedisigebla de Moskva universitato. Ĉi tie li finas kemian fakultaton kaj disertadas. Poste li revenas en Zambion, kie li daŭrigas sian politikan agadon. Li instruas en ĉefurbo de Lesoto dum kelk jaroj. Kaj en 90aj jaroj li daŭrigas sian sciencan kaj instruan agadon en vico de universitatoj  kaj kolegioj de Usono. Ekde jaro 1999 sinjoro Saku laboras kiel vicprezidanto de Afrika nacia kongreso, kaj en marto de jaro 2001 li fariĝas ambasadoro de Suda Afriko en Rusio.
     En ĉi tiu rimarkinda tago inter multnombraj gastoj V.A.Sadovniĉij post rakonto pri sciencaj kaj politikaj meritoj de doktoro Seku enmanigis al li medalon kaj diplomon de honora profesoro de Moskva universitato. Pri sciencaj meritoj de s-ro Saku rakontis ankaŭ dekano de kemia fakultato akademiano V.V.Lunin, subrektoro de MŜU A.V.Sidoroviĉ kaj administranto de katedro de kemio de nafto kaj de organika katalizo de kemia fakultato profesoro E.A.Karaĥanov. Poste kun dankaj vortoj elpaŝis mem la ambasadoro Moĉubela Ĝejkob Seku.
     Estas rimarkinda tio, ke persono de tia skalo kiel s-ro Seku, neniam forgesas pri Moskva universitato kaj esprimas pri ĝi kiel pri sia alma mater. Plie, s-ro Seku unufoje invitis ĉiujn sian samgrupanojn por festado de Tago de sendependeco de Suda Afriko. La invitoj estis akceptitaj kun ĝojo.
     Kaj en fino de la ceremonio kun akompanado de viva orkestro s-ro Seku ricevis gratulojn kaj fotografiĝis por memoro kun siaj rusiaj amikoj.



22.02

Ĉu studento de Moskva universitato ŝanĝiĝis dum 100 jaroj?

    
     Centro de sociologiaj esploroj de Moskva universitato ekposedis unikan posiblon kompari kelkajn karakterizojn de studentoj de Moskva universitato, kiuj lernis en komenco de la pasinta jarcento, kaj tiuj, kiuj lernas hodiaŭ.
     Cent jaroj antaŭ, en 1903-1904 akademia jaro inter studentoj de Moskva universitato estis farita sociologia esploro. Tio estis sola sociologia esploro, plenumita en Moskva universitato antaŭ la revolucio.
     Centro de sociolgiaj esploroj de MŜU provis, kiom tio estis posbila, reprodukti anketon de tiu tempo kaj kun ĝia helpo faris en jaroj 2003-2004 esploron de studentoj de la universitato. Estis esplorita ĉirkaŭ 800 homoj.
    
     Socia deveno de studento de Moskva universitato

    
Ŝanĝoj, okazintaj dum cent jaroj en strukturo de la loĝantaro, nature influis al studentaro.
  1904 2004
Familio, en kiu estis edukita studento, loĝis:
en granda urbo
en vilaĝo
 
35%
19%
 
59%
4%
Materia stato de familio:
pli alta, ol la meza
meza
malpi alta, ol la meza
 
13%
67%
20%
 
25%
64%
8%
Sola infano en familio
10% 38%
Estas aliaj gefratoj
90% 62%
Patrino estas dommastrino
78% 16%
Alta kleriĝo de gepatroj:
patro
patrino
 
26%
6%
 
83%
85%
Studerto loĝas:
kun gepatroj aŭ parencoj
havas propran loĝejon
luas loĝejon aŭ ĉambron
en komunloĝejo
 
27%
-
68%
5%
 
64%
6%
4%
24%
Rusoj laŭ nacieco
65% 87%

     Gepatroj de moderna studento de MŜU havas posiblon doni pli da tempo kaj rimedoj por lia edukado kaj disvolvado, ol tiuj de la komenco de dudeka jarcento. Ne hazardas, ke 44 procentoj da tiamaj kaj 65 procentoj da nunaj studentoj diris, ke pri lia edukado okupiĝis la ambaŭ gepatroj. Notindas ankaŭ, ke koprajn punojn spertis 12 procentoj da nuntempaj studentoj kaj triono da iliaj antaŭuloj.
     En formado de juna homo rimarkeble ŝanĝiĝis rolo ne nur de familio, sed ankaŭ tiu de lernejo. Ĝi influis al morala kaj estetika disvolviĝo de 60 procento da nuntempaj studentoj kaj al 30 procentoj da studentoj de komenco de la pasinta jarcento. Tio rilatas ankaŭ al elekto de fakultato. Lernejo influis al elekton de fakultato de ĉirkaŭ 30 procentoj da nuntempaj studentoj de MŜU. En komenco de dudeka jarcento tian influon spertis nur 10 procentoj el lernantoj de la universitato.
    
Ripozo de studentoj kaj iliaj kutimoj

     Ĉi-rilate studento ŝanĝiĝas, sed restas studento. Jen estas liaj ĉefaj metodoj de pasigo de libera tempo en komenco de la dudeka kaj en komenco de dudek unua jarcento.

N 1904 2004
1 Kontaktado kun kamaradoj
Komputilo
2 Legado
Kontaktado kun kamaradoj
3 Teatro
Legado
4 Muzeoj, ekspozicioj
Muziko
5 Kartoludo
Kino, videofilmoj
    
      Du  trionoj (66 procentoj) da nuntempaj studentoj de MŜU okupiĝas pri sporto. Sed inter iliaj antaŭuloj ankaŭ estis pli da sportistoj, ol eblis atendi - 42 procentoj.
     En jaro 1903 fumis ĉiu dua (51 procento) studento de la universitato; nune estas nur 28 procentoj da tiaj. Malgrandiĝis duoble ankaŭ nombro da tiuj, kiuj, laŭ ilia propra konfeso, fumas multe.
     Intereso al alkoholaĵoj restas mirinde stabila: ilin drinkis tiam kaj drinkas nune 65 procentoj da studentoj. Tamen, parto da tiuj, kiuj neniam gustumis alkoholon, pligrandiĝis de 19 ĝis 29 procentoj. Gustoj ankaŭ ŝanĝiĝis. Jarcento antaŭ ĉiu tria studento (30 procentoj) preferis vodkon al ĉiuj aliaj alkoholaĵoj. Nune estas double malpli multe da ŝatistoj de fortaj drinkaĵoj - 15 procentoj.
    
     Legado

    
En infana aĝo nuntempaj studentoj legis ĝenerale tiom, kiom studentoj de la komenco de dudeka jarcento.

     Ili legis multe

  1904 2004
En infana aĝo
58% 61%
En adoleska aĝo
70% 72%

      Tamen nuntempaj studentoj pli multe legis kun komentado flanke de adoltuloj.

     Ili legis kun komentado

  1904 2004
En infana aĝo
19% 62%
En adoleska aĝo
40% 82%

     Ĉi tiuj diferencoj povas esti klarigitaj per tiu rolo, kiun plenumis familio kaj lernejo en formado de rilato al legado.
     Modernaj studentoj duoble pli ofte, ol iliaj antaŭuloj, diras, ke ilian legadon en infaneco gvidis familio, kaj trioble pli ofte, ol jarcento antaŭ, gvidis lernejo.
     Preferoj en areo de legado jarcento antaŭ kaj hodiaŭ aspektas jene: antaŭ universitato nuntempaj studentoj legis unuvice beletron, interesiĝis pri naturaj sciencoj, vojaĝoj kaj poezio. Jarcento antaŭ oni ankaŭ legis romanojn kaj pri vojaĝoj, sed duan lokon en preferoj okupis poezio - tio ja estis "Arĝenta epoko" de rusa kulturo.

Kion oni ĝenerale legis antaŭ universitato?

  1904 2004
Beletron
27% 39%
Poezion
15% 10%
El areo de naturaj sciencoj
10% 12%
Vojaĝojn
11% 10%
Publicistikon
11% 9%
Psikologiajn verkojn
6% 9%
Filozofiajn verkojn
8% 5%
Socioekonomikajn verkojn
8% 2%
Teologiajn verkojn
3% 1%

     En studentaj jaroj preferoj ŝanĝiĝas. Intereso al beletro malfortiĝas, sed por ĝia legado restas pleje multe da tempo. Inter nuntempaj studentoj malaperas intereso al vojaĝoj kaj poezio, kaj tiuj, kiuj lernis jarcento antaŭ, komencis interesiĝi pri filozofiaj kaj socioekonomikaj verkoj. Niaj samtempanoj interesiĝas pri ĉi tiuj fakoj multe malpli grande.

Kion oni ĝenerale legas en universitato?

  1904 2004
Beletron
25% 22%
Poezion
10% 4%
El areo de naturaj sciencoj
18% 17%
Vojaĝojn
  4%
Publicistikon
  9%
Psikologiajn verkojn
10% 19%
Filozofiajn verkojn
14% 1%
Socioekonomikajn verkojn
21% 6%
Teologiajn verkojn
1% 1%

La esploro estis farita sub gvidado de administranto de laboratorio
de esplorado de publika opinio de Centro de sociologiaj esploroj
A.T.Gasparŝvili



22.02

Eksterlandaj lernantoj de la universitato

     Oni kutime opinias, ke Moskva ŝtata universitato estas la plej forta scienca altlernejo en Rusio. Tio estas unua altlernejo de la lando, edukitoj de kiu donis grandan kontribuon en disvolviĝo kaj prospero de nia patrolando. Dum pasintaj 250 jaroj, kiuj konsistas historion de la universitato, MŜU pruvis ne unufoje, ke  ĉiu tutmonda sicenco ne povas iri antaŭen sen kadroj, kiuj ĉiujare lasas ĝiajn murojn.
     Pro tio, kiam oni diras pri la plej bonaj universitatoj de la mondo, oni ĉiam mencias Moskvan universitaton en vico de tiaj, kiel Oksfordo, Sorbono, Masaĉuseca universitato. Lige kun tio estas evidenta strebado de junularo en la tuta mondo ricevi diplomon de tia universitato, kiel MŜU. Kaj ĉiujare ni observas alfluon da junaj homoj, kiuj aŭ komencas lerni la rusan senpere en Moskva universitato en grupoj kuin studentoj kaj staĝantoj el diversaj landoj, aŭ pliperfektigas siajn sciojn kaj trafas en grupojn de rusiaj studentoj. Ofte okazas tiel, ke en tuta grupo ne estas eĉ du studentoj, parolantaj samlingve, kaj pro tio sola lingvo de ilia komunikado fariĝas la rusa.
     Laŭ informo de Administrejo de internacia kooperado de MŜU, nombro da eksterlandaj civitanoj, lernantaj en MŜU laŭ kontrakto, proksimiĝas al 3 mil homoj. Kaj se inkludi ankaŭ eksterlandajn studentojn de Nigromara kaj Kazaĥstana filioj kaj lernantojn laŭ interaltlerneja interŝanĝo, do rezulto estas ĉirkaŭ 4,5 mil. Krome, pli, ol 700 homoj el landoj de Konsorcio de Sendependaj Ŝtatoj trairis komunan konkurson, t.e. trapasis ekzamenojn kune kun rusaj abiturientoj.
     Ĉiuj ĉi tiuj eksterlandaj civitanoj, lernantoj de MŜU, komprenas, ke, fininte ĉi tie sian kleriĝon, ili havos bonan, stabilan laboron, havos posiblon daŭrigi kreriĝon, resti en scienco, alivorte, elekti tian vojon de vivo, kiu estas por ili pleje proksima.
     Kompreneble, en ĉiu epoko ekzistas profesioj pli popularaj kaj profesioj malpli bezonataj. En niaj tagoj civitanoj de aliaj landoj pleje volonte preferas tiajn fakultatojn, kiel la ekonomika, de komputa matematiko kaj kibernetiko, la sociologian, de ĵurnalistiko. Multaj eksterlandanoj veturas en Moskvan universitaton ĉar ĉi tie etas tre bonaj instruantoj pri fremdaj lingvoj, kaj ĉar ĉi tie oni lernas rarajn lingvojn. Pro tio fakultatoj de Instituto de landoj de Azio kaj Afriko, la filologia kaj de fremdaj lingvoj ankaŭ estas tre polularaj. Sed tempo ŝanĝiĝas, kaj, sendube, baldaŭ kaj rusiaj kaj eksterlandaj civitanoj emos lerni aliajn specialecojn, ekposedi novajn profesiojn. Ekzemple, en dudek unua jarcento aktive disvolviĝas biologio kaj medicino, sekve, tre pligrandiĝos populareco de tiaj fakultatoj, kiel de bioinĝenierado kaj bioinformadiko, de sciencoj pri materialoj kaj de fundamenta medicino.
     Se temas pri tio, el kiuj landoj studentoj veturas en MŜU, do unuan lokon en tio sendube okupas loĝantoj de aziaj landoj. Pleje multnombras studentoj el Ĉinio, ilin sekvas tiuj el Suda Koreio, Vjetnamio kaj Kazaĥstano. Entute en Moskva universitato lernas reprezentantoj de 87 landoj de la mondo. Gloro pri la universitato disvastiĝis tra la tuta mondo, kaj en jaro 2004 al ni veturis por lernado homoj el Kameruno, Peruo, Sudano, Nov-Zelando kaj eĉ el Gabono, Benino kaj Birmo.
     Bedaŭrinde, grava faktoro en elekto de plia kleriĝo nuntempe estas pago. Laŭ reguloj de akcepto, en Moskvan universitaton estas akceptataj civitanoj de ĉiu lando de la mondo. Por financado el federacia buĝeto eksterlanda civitano devas trapasi ekzamenojn en komuna ordo en periodo de enpaŝaj ekzamenoj kaj ricevi bezonatan kvanton da poentoj. Sed pro tio, ke programoj de lernejoj diferenciĝas en diversaj landoj, malmultaj el eksterlandanoj sukcesas trapasi konkurson. Kaj pro tio ili trafas unuvice en Centron de internacia klerado ĉe MŜU, kie ili lernas rusan lingvon kaj aliajn fakojn, kaj poste aliĝas sur fakultaton. Tia klerado jam estas pagata, sed se kompari ĝin kun, ekzemple, Oksfordo, kie kosto de lernado troviĝas en areo de kelk dekmiloj da dolaroj, do en MŜU kosto de lernado troviĝas en limoj de 3600 ĝis 6000 dolaroj.
     Studentoj, kiuj veturas en Rusion unufoje, kutime estas admirtitaj ne nur pri alta nivelo de instruado, sed ankaŭ pri la lando mem, ĝiaj kulturo kaj loĝantoj. Al ili plaĉas ekzotika rusia klimato, moroj, plaĉas lerni kune kun rusiaj studentoj, plaĉas loĝi en malgrandaj, sed tre amikecaj ĉambroj de komunloĝejoj. Rusoj kaj eksterlandanoj bone amikas, dum ferioj ofte vizitas unu la alian, sur kuirejo de komunloĝejo interŝanĝas per receptoj de tradiciaj manĝaĵoj, helpas unu al la alia fari lernajn taskojn. Krome, instruantoj ankaŭ nemalofte fariĝas veraj amikoj de eksterlandaj lernantoj de MŜU: ne zorgante pri sia libera tempo, ili klarigos malfacile kompreneblan materialon. Kaj kutime ĉiuj, kiuj finis Moskvan universitaton kaj revenis en patrion aŭ veturis por laboro en alian landon, konservas la plej varmajn memoraĵojn pri jaroj, pasigitaj ĉi tie. Restas ankaŭ sento de senlima dankeco pro tiu kulturo kaj tiu potencialo, kiujn donas al studentoj el ĉiuj landoj de la mondo Moskva ŝtata universitato.



22.02
Fiero de la universitato

     Universitata sputniko "Tatjana", sendita en la kosmon en 20 de februaro, havas grandan sciencan valoron kaj estas fiero de MŜU.
    En 14 de februaro en laboratoria konstruaĵo de altaj energioj de Sciencesplora instituto de nuklea fiziko okazis labora renkontiĝo pri kreo de Centro de flugdirektado de la universitata sputniko "Tatjana". Oficiala malfermo de la centro estas planata en 9 de marto.
     La centro ĵus komencis sian laboron, kaj laborantoj povos observi laboron de "Tatjana" kaj ricevi informon el la kosmo. En areo, observata per la spuniko, troviĝas spaco de Novosibirsko ĝis Madrido. La laboratorioj estas ekipitaj per la plej moderna aparataro, kiu donas posiblon ricevi prognozojn kaj statistikan informon pri meteoroj kaj fulmoj, kaj ankaŭ pri fenomenoj, kiujn neeblas antaŭvidi, sed kiuj radias ultraviolaijn radiojn. Aparataro povas labori en plene aŭtomata reĝimo.
     Kreintoj de la sputniko - sciencaj laborantoj de la instituto - rakontis pri etapoj de muntado kaj ellaborado de aparatato. Interalie, la aparataro havas minimuman malprecizecon - nur 0,1 de procento. Por ĝia kreo estis uzata la tuta arsenalo de modernaj detektiloj. Pezo de la aparataro estas 7 kg.
     Ĉe la renkontiĝo estis ankaŭ raportita pri unuaj rezultoj de laboro de la sputniko. En ĝia kreo ankaŭ partoprenis studentoj de MŜU kaj dank' al klerada programo ili povas observi sian kreaĵon.
     Nune estas aktive ellaborata sciencolerna programo surbaze de informo, ricecita de la sputniko. Ellaborantoj speciale rimarkis, ke la programo estos multnivela kaj nekomerca, kio faros ĝin akirerebla por mezlernantoj kaj studentoj. Ĉefa detalo de lerna proceso estos tio, ke ĉiuj studentaj taskoj estos plenumataj sur komplekso de la sputnika aparataro. Senpera observado kaj partoprenado en laboro de "Tatjana" estos interesa kaj memorinda sperto por junularo.
     Ekspertoj preparas modernajn kosmofizikajn praktikojn, lernilojn, kaj ankaŭ interaktivajn demonstradojn de flugo de la sputniko, estas ellaborata ciklo de laboratoriaj laboroj sur aparatato de lernaj ejoj de la centro. Oni preparas lernan literaturon en areo de kosmofizika klerado, inklude multnivelan lernolibron, kreitan sub gvidado de E.V. Kononoviĉ, kiu baldaŭ estos prezentita al publiko. Ĉi tiu libro prezentas sin baza kurso por preparigo de aŭditorio al klerada programo de la centro.
     Ĉe la malfermo ĉeestis gastoj el aliaj altlernejoj de Rusio, speciale, kun bondeziroj elpaŝis reprezentantoj de Militokosma akademio.
     Rektoro dankis ĉiujn kolegojn, partoprenintajn en kreo de la sputniko kaj aparataro por ĝi, kaj esprimis esperon je daŭrigo kaj disvolvigo de ĉi tiu projekto: "Ni ne devas halti ĉe ĉi tio". Laŭ vortoj de rektoro, "Tatjana" estas ne lasta sputniko de MŜU.



15.02

Pri dekoracio de Sadovniĉij V.A. per ordeno
"Pro meritoj por la Partio" de II grado

     Pro elstara kontribuo en disvolvigon de patria klerado kaj multjara sicencoinstrua agado dekoraciu per ordeno "PRO MERITOJ POR LA PATRIO"  de II grado rektoron de ŝtata klerada institucio "Moskva ŝtata universitato nomita honore al M.V. Lomonosov" SADOVNIĈIJ Viktor Antonoviĉ.

Prezidento de Rusia Federacio V.Putin
Moskvo, Kremlo
25 de januaro de jaro 2005
¹77
http://www.msu.ru/news/?2005-02-15_19-20.2a9773a.msg

Hosted by uCoz