|
MOSKVA ŜTATA UNIVERSITATO nomita honore al M.V. Lomonosov ELDONEJO DE MOSKVA UNIVERSITATO 1994 "KONCENTROLOKO DE RUSA KLERADO"
Moskva universitato estas rajte konsiderata la plej malnova rusia
universitato. Ĝi estis fondita en jaro 1755. Fondo de la universitato
en Moskvo fariĝis posibla dank' al agado de elstara
sciencisto-enciklopedisto, la unua rusa akademiano Miĥail Vasiljeviĉ Lomonosov (1711-1765).
En jaro 1940, dume festado de 185jara jubileo, al la universitato estis
proprigita la nomo de M.V. Lomonosov.
A.S. Puŝkin rajte skribis pri la titano de rusa kaj tutmonda scienco de XVIIIa jarcento: "Kombinante neordinaran forton de volo kun neordinara forto de komprenado, Lomonosov ampleksis ĉiujn fakojn de klerado. Soifo de scienco estis la plej forta pasio de ĉi tiu animo, plenumita per pasioj. Historiisto, retoro, mekanikisto, kemiisto, mineralogiisto, pentristo kaj versisto, li ĉion testis kaj en ĉion penetris..." En agado de Lomonosov respeguliĝis la tuta forto, belo kaj vivpotenco de la rusia scienco, veninta al avangardaj limoj de la tutmonda scienco, sukcesoj de la lando, kiu post la transformadoj de Petro I sukcesis serioze malgrandigi sian malprogreson kompare kun la gvidaj landoj de la mondo kaj eniri en la nombron da ili. M.V. Lomonosov tre alte valorigis kreon de sistemo de supera klerado en Rusio. Ankoraŭ en jaro 1724 ĉe la Peterburga Akademio de sciencoj, fondita per Petro I, estis kreitaj universitato kaj gimnazio por preparado de sciencaj kadroj en Rusio. Sed la akademiaj insitucioj kaj la universitato ne sukcesis plenumi ĉi tiun taskon. Pro tio M.V. Lomonosov neunufoje levigis demandon pri fondo de universitato en Moskvo. Liaj proponoj, formulitaj en letero al I.I. Ŝuvalov, fariĝis bazo de projekto de Moskva universitato. I.I. Ŝuvalov, favorato de imperiestrino Elizabeto, patronis disvolviĝon de la rusa scienco kaj kulturo, helpis multajn entreprenojn de M.V. Lomonosov.
Post
konatiĝo kun la prezentita per I.I. Ŝuvalov projekto de nova altlernejo
imperiestrino Elizabeto subskribis en 12 (23 laŭ la gregoria kalendaro)
de januaro de jaro 1755 (en la tago de sankta Tatiana laŭ la ortodoksa
eklizia kalendaro) ordonon pri fondo de Moskva universitato. Ceremonio
de solena malfermo de instruado en la universitato okazis en tago de
jubileo de kronado de la imperiestrino en 26 de aprilo (7de
majo) de jaro 1755. Ekde tiam ĉi tuj tagoj estas tradicie festataj en
la universiteto per studentaj festadoj, al ili estas samtempigitaj
ĉiutaga scienca konferenco "Lomonosovaj legadoj" kaj tagoj de scienca
kreado de la studentoj.
Laŭ la plano de M. V. Lomonosov en Moskva universitato estis kreitaj 3
fakultatoj: filozofia, jura kaj medicina. Ĉiuj studentoj komencis
siam kleriĝon sur la filozofia fakultato, kie ili ricevis fundamentan
preparon pri naturaj kaj sociaj sciencoj. Eblis kontinui kleriĝon,
specialiĝante sur la jura, la medicina aŭ sur la sama filozofia
fakultato. Malsimile al universitatoj de Eŭropo en la Moskva forestis
teologia fakultato, kio kompreniĝas per ĉeesto de speciala sistemo de
preparado de servantoj por la ortodoksa eklizio en Rusio. Profesoroj
legis lekciojn ne nur en la komunuza lingvo de tiama scienco - la
latina, sed ankaŭ en rusa lingvo.
Moskva universitato estis rimarkinda per
demokratia konsisto de studentoj kaj profesoroj. Tio grandparte
rezultigis vastan disvastiĝon de avangardaj sciencaj kaj sociaj ideoj
inter la lernantoj kaj lektoroj. Jam en edkonduko de la ordono pri
fondo de universitato en Moskvo estis rimarita, ke ĝi estas kreita "por
ĝenerala klerigo de anoj de diversaj tavoloj". En la universitaton
povis aniĝi reprezentantoj de diversaj sociaj tavoloj, krom la
servutuloj. M.V. Lomonosov montris al ekzemplo de okcidenteŭropaj
universitatoj, kie estis abolita principo de ranĝado. "En universitato
tiu studento estas pli respektata, kiu pli multe lenras, kaj kies filo
li estas, tio ne gravas". En dua duono de XVIII jarcento el 26 rusaj
profesoroj, kiuj gvidis instruadon, nur 3 estis el noblanoj.
Diverstavolanoj ankaŭ konsistis en XVIII jarcento plimulton da
lernantoj. Pleje kapablajn studentojn oni sendis en eksterlandajn
universitatojn por daŭrigo de klerado, plifirmigante per tio kontaktojn
kaj ligojn kun la tutmonda scienco.
Ŝtataj asignadoj nur parte kontentigis bezonojn de la universitato, des
pli ke dekomence oni ne prenis pagon por klerado, kaj poste komencis
liberigi malriĉajn studentojn de ĝi. Estraro de la universitato bezonis
serĉi aldonajn fontojn de spezo, ne ekskluzante okupiĝon pri komerca
agado. Grandegan materian helpon donis mecenatoj (Demidov-oj,
Stroganov-oj, Katerino Daŝkova k.a.). Ili aĉetis kaj donis al la
universitato sciencajn insrumentojn, kolektojn, librojn, fondis
stipendiojn por studentoj. Ne unufoje en malfacila por la universitato
tempo ili kolektis monon per abono. Laŭ formiĝinta tradicio profesoroj
testamentis al la universitata biblioteko siajn personajn kolektojn.
Inter ili troviĝas riĉaj kolektoj de I.M. Snegirev, P.J.Petrov,
T.N.Granovskij, S.M.Solovjov, F.I.Buslaev, N.K. Gudizja, I.G.Petrovskij
k.a.
Moskva universitato havis elstaran rolon en disvastigo kaj popularigo
de sciencaj konoj. Sur lekcioj de universitataj profesoroj kaj disputoj
de studentoj povis ĉeesti publiko. En aprilo de jaro 1756 ĉe Moskva
universitato sur strato Moĥovaja estis malfermitaj presejo kaj
librobutiko. En la sama tempo la universitato komencis eldoni dufoje en
semajno unuan en la lando neoficialan gazeton "Moskovskie vedomosti",
kaj ekde januaro de jaro 1760 - unuan en Moskvo literaturan revuon
"Poleznoje uveselenie" ["Utila distro"]. Dum dek jaroj, de 1779 ĝis
1789 la presejon gvidis lerninto de la universitata gimnazio, elstara
rusa klerigisto N.I.Novikov.
Unu jaro poste kreo de la universitato unuaj legantoj vizitis universitatan bibliotekon. Dum pli, ol 100 jaroj ĝi plenumis rolon de sola en Moskvo polulara biblioteko. Kleriga agado de Moskva universitato kontribuis al formiĝo sur ĝia bazo aŭ kun partopreno de iliaj profesoroj de tiaj larĝaj centroj de patria kulturo, kiel Kazana gimnazio (ekde jaro 1804 - Kazana universitato), Akademio de belatroj en Peterburgo (antaŭ jaro 1764 ĝi troviĝis sub kondukado de Moskva universitato), Malgranda teatro k.a. En XIX jarcento ĉe la universitato estis fonditaj unuaj sciencaj societoj: De esplorantoj de la naturo, de Historio kaj antikvaĵoj rusiaj, de Ŝatistoj de rusia literaturo. En XVIII jarcento en la muroj de Moskva universitato studis kaj laboris elstaraj agantoj de rusa scienco kaj kulturo: filozofoj N.N.Popovskij, D.S.Aniĉkov; matematikistoj kaj mekanikistoj V.K.Arŝenevskij, M.I.Pankeviĉ, medicinisto S.G.Zibelin; botanikisto P.D.Veneaminov; fizikisto P.I.Straĥov; grundoligiistoj M.I.Afonin, N.E.Ĉerepanov; historiisto N.N.Bantiŝ-Kamenskij; filologoj kaj tradukistoj A.A.Barsov, S.Ĥalvin, E.I.Kostrov; juristoj S.E.Deskickij, I.A.Tretjakov; eldonistoj kaj verkistoj D.I.Fonvizin, M.M.Ĥeraskov, N.I.Novikov; arkitektroj V.I.Baĵenov kaj I.E.Starov. Kombino en agado de Moskva universitato de taskoj de krerigo, scienco kaj kulturo transormigis ĝin, laŭ esprimo de A.I.Hercen, en "koncentrlokon de rusa klerado", unun el centroj de tutmonda kulturo. En XVIII jarcento diferenco inter la julia kaj la gregoria kalendaroj estis 11 tagoj, kaj nuntempe ĝi estas 13 tagoj, pro kio oni festas Tatianan tagon en 25a de januaro. |