Moskva universitato
Ĝenerala informo Historio Strukturo Bildoj Novaĵoj

   

Monumento de M.V.Lomonosov (skulptisto N.V.Tomskij, jaro1953)   ***
     Nuntempe Moskva universitato estas unu el gvidantaj centroj de patria klerado, scienco kaj kulturo. Plialtigo de nivelo de kadroj de supera kvalifiko, serĉo de scienca vero, orientiĝo al humanismaj idealoj de bono, justeco, libereco - ĉi tion oni konsideras nune sekvado la plej bonajn universitatajn tradiciojn.
     En junio de jaro 1990 estis aprobita Statuto de Moskva ŝtata universitato nomita honore al M.V.Lomonosov post vasta diskutado sur Konsilantaro de sciencaj konsilioj de MŜU, en konsiston de kiu eniras membroj de Scienca konsilio de MŜU, de Sciencaj konsilioj de fakultatoj kaj ankaŭ de konsilioj de laboraj kolektivoj de fakoj, kiuj ne havas Sciencajn konsiliojn.
     Post lego de la Statuto en junio de jaro 1992 sur Konsilantaro de sciencaj konsilioj de MŜU la Statuto estis efektivigita per ordono de la rektoro de MŜU. Per ordono de la prezidento de Rusia  Federacio Moskva uiversitato ricevis statuson de rusia aŭtonoma alta lernejo.
     Konsilantaro de sciencaj konsilioj de MŜU laŭ la Statuto solvas strategiajn demandojn de agado de la universitato, elektas rektoron. Ĝeneralan administradon de la universitato plenumas Scienca konsilio de MŜU, en kiu estas rektoro kaj vicrektoroj, fakultatestroj, kaj direktoroj de institutoj, elektitaj reprezentantoj de sciencpedagogiaj laborantoj de fakultatoj kaj institutoj (po 2-4 homoj depende de nombro de laborantoj), po unu reprezentanto de studentoj kaj aspirantoj de ĉiu fakultato. Kvin membroj de Scienca konsilio estas elektitaj de inĝenieraj kaj aksesoraj servoj de la universitato.

Sur kunsido de Scienca konsilio de MŜU, jaro 1992

     Scienca konsilio de MŜU solvas la plej gravajn demandojn de scienca kaj studa agado, de internaciaj ligoj, promulgas strukturon kaj buĝeton, donas rankon de profesoro, promulgas administrantojn de katedroj, ellaboras planojn de socia kaj ekonomika disvolviĝo de la universitato. Konsidoj de Scienca konsilio estas pasigataj ne pli malofte, ol unufoje dum monato.
Diskutado pri la Statuto de Moskva universitato en 4 de junio de jaro 1990     Laŭ la nova Statuto estas serioze plivasitgitaj rajtoj de fakultatoj kaj sciencesploraj institutoj. Ili estas memstaraj lernosciencaj organizoj en strukturo de MŜU. Ilia administrado kaj agado estas regulata per stato pri fakultato (insituto), kiu konkretigas la Statuton de MŜU rilate al ĉi tiu fako.
     Deklaritaj per la Statuto de MŜU ideoj pri dempokratigo de universitata vivo, publikeco en farado de decidoj, aŭtonomio havas celon gartanti liberon de instruado, scienca esplorado kaj spirtita disvolviĝo de homa persono. Laŭ la Statuo ĉefa fako de la universitato estas katedro (laboratorio, institutfako), laborantoj, studentoj kaj aspiranoj de kiu kolegie, per demokratiaj rimedoj solvas ĉiujn problemojn de organizado de scienca, studa kaj socia vivo de sia kolektivo.
     Nuntempe Moskva universitato inkludas 19 fakultatojn: mekanikomatematikan, fizikan, kalkulan, de matematiko kaj kibernetiko, kemian, biologian, de grundologio, geografian, geologian, de fundamenta medicino, historian, filologian, de eksterlandaj lingvoj, filozofian, sociologian, de psikologio, ekonomian, juran, de ĵurnalistiko, instituton de landoj de Azio kaj Afriko, kaj ankaŭ 8 sciencesplorajn institutojn - de mekaniko, de nuklea fiziko, de fiziko de mikromondo, astonomian, kalkulan centron, de fizikokemia biologio, de antropologio, de monda kulturo. Sceinca laboro kaj instruado estas plenumata en muzeoj, sur studosciencaj bazoj de praktiko, en ekspedicioj, sur sciencesploraj ŝipoj, en centroj de plialtigo de kvalifiko. Entute en la universitato estas pli, ol 300 katedroj.
     Nune en MŜU studas pli, ol 26 mil studentoj kaj ĉirkaŭ 7 mil aspirantoj, plialtigas sian kvalifikon pli, ol 5 milUnua studa konstruaĵo (arkitektoj A.F.Ĥrjakov, M.A.Ĉesalov, E.M. Zolotnickaja, jaro 1970) specialistoj. Sur fakultatoj kaj en sciencesploraj centroj ilin instruas 4 mil profesoroj kaj instruantoj, ĉirkaŭ 5 mil sciencaj laborantoj. Aksesora kaj priserva personaro de la universitato estas ĉikraŭ 15 mil homoj.
    La universitato havas pli, ol 600 konstruaĵojn, inklude belaspektan altkonstruaĵon sur Paseraj montoj. Ilia komuna areo estas ĉirkaŭ 1 miliono da kvadrataj metroj. Nur en Moskvo teritorio, okupata per MŜU, estas 205,7 hektaroj.
     Tamen eĉ ĉi tiuj impresaj nombroj ne taŭgas por postuloj de la tempo, modernaj tendencoj de disvolviĝo de scienco kaj klerado. Nuntempa nivelo de disvolviĝo de fundamentaj kaj aplikaj sciencaj esploroj, ilia interdisciplineco, kaj ankaŭ taskoj de preparado de specialistoj de vasta profilo postulas intensan disvolviĝon kaj plimodernigon de materioteknika bazo. En okrtobro de jaro 1987 la registaro faris decidon pri konstruado de nova komplekso de konstruaĵoj por Moskva universitato, ekipitaj laŭ lasta vorto de scienco kaj tekniko. La projeko (arkitekto G.N.Citoviĉ) inkludas konstruadon de novaj sciencaj kaj studaj konstruaĵoj, biblioteko, baseno, stadiono, palaco de kulturo, aliaj objektoj de ripozo kaj ĉiutaga servo. Nova universitata urbeto lokiĝos ĉe Lomonosovskij prospekto, inter prospektoj Vernadskogo kaj Miĉurinskij, organike daŭrigante la jam ekzistantan komplekson de konstruaĵoj.
    Konstruaĵoj de fizika fakultato Grandega scienca potencialo, unikaj posibloj por interdisciplinaj esploroj donas al la universitato kapablon koncentriĝi al prioritataj, pioniraj direktoj de sciencoj. Lastaj jaroj estis indikitaj per grandaj atingoj en esploro de fiziko de altaj energioj, alttemperatuta superkondukeco, laseraj sistemoj, matematiko kaj mekaniko, alternativaj fontoj de energio, biokemio kaj bioteknologio. En areo de sociaj sciencoj novaj direktoj formiĝas ĉe esplorado de aktualaj demandoj de sociologio, ekonomiko, historio, psikologio, filozofio, historio de kulturo. Ĉiujare en Moskva universitato disertadas ĝis 1,5 mil kandidatoj kaj ĝis 250 doktoroj pri diversaj sciencoj.
     En lasta jaro en la universitato malfermis du novaj strukturaj fakoj - fakultato de fundamenta medicino kaj Scienca parko. Fakultato de fundamenta medicino signifas revenon en MŜU de medicino kiel scienca disciplino post multjara paŭzo. Scienca parko devas enpraktikigi novajn altateknologiajn sciencajn ellaboraĵojn, unuvice en tiaj areoj, kiel telekomunikado, bioteknologio, lasera teknologio, ekologio k.t.p.
     Fakultatoj kaj katedroj de la universitato ĉiam dediĉis multon da atento al plialtigo de kvalito de preparado de specialistoj. Multo estas farata nun por plimodernigo kaj perfektigo de proceso de studado de studentoj kaj aspirantoj. Sur kelkaj fakultatoj estas enkondukita duŝtupa strukturo de klerado (bakalaŭro - magistro). En novaj studplanoj estas plifortigita rolo de memstara laboro, ligo kun praktiko, kun estonta laboro de edukito. Unu de la plej gravaj problemoj fariĝis problemo de humanismigo de klerado. Instruantoj de kreita interfakultata centro de sociohumanisma klerado faras instruojn sur naturscienaj kaj sociaj fakultatoj pri patria kaj tutmonda historio kaj kulturo, filologio, ekonomiko, juro, arto. Studentoj de la universitato povas studi laŭ individua plano, viziti lekciojn pri kelk specialecoj sur diversaj fakultatoj. Oni dediĉas multon da atento al sano de la studentoj. Sur unuaj du kursoj estas devigaj okupiĝoj pri fizika kulturo kaj sporto dufoje en semajno. Sur superaj kursoj ĉi tiuj okupiĝoj povas esti daŭrigitaj en sportaj sekcioj, kaj ankaŭ en pagataj sanigaj grupoj.
En aŭditorio de Ĉefa konstruaĵo

     Por studado en MŜU estas karaktera konekso de studa kaj scienca laboro, de fundamenta prepariĝo en elektita fako de scienco kun malvasta specialiĝo. Kutime fundamenta bazo estas formigata sur unuaj du-tri kursoj. Malvasta specialiĝo komenciĝas post tio.
     Unu de la plej gravaj ecoj de studa proceso en la universitato estas ligiĝo de studado kun plenumo de memstara laboro, direkton de kiu elektas studentoj mem. Laboro en sciencaj rondetoj, sciencostudentaj societoj, partopreno en studentaj konferencoj koopere kun studadoj sur seminarioj, specialseminarioj donas al la studentoj kapablon fari korektan elekton. Multaj studentaj verkoj estas piblikigataj en sciencaj revuoj kaj artikolaroj.
 En Sciencesplora instituto de nuklea fiziko    Sur vico de fakultatoj - historia, filologia, ekonomia, jura, sociologia, de ĵurnalistiko kaj de psikologio - ekzistas vespera formo de studado, kaj sur fakultato de ĵurnalistiko ankaŭ la senĉeesta.
     Longo de studado en MŜU estas 5-6 jaroj depende de fakultato kaj formo de lernado. Finante la universitaton, studento preparas diploman verkon kaj diplomadas. Studado en la universitato estas plejparte senpaga. Tamen lige kun disvolviĝo de merkataj rilatoj estis solvita ekde jaro 1992 akcepti ĝis 15 procentojn da abiturientoj super plano por pagita studado. Ĉiu bone notata studento ricevas ŝtatan stipendion. Por eksterurbaj studentoj oni donas lokon en komunloĝejo. Finintoj la universitaton laboras en altlernejoj, sciencesploraj institutoj, lernejoj, sferoj de industrio kaj kulturo, ŝtata aparato, sociaj kaj privataj organizoj. Laŭ la Statuto de MŜU studentoj kaj aspirantoj havas siajn reprezentantajn organojn por solvado de demandoj de studenta kaj aspiranta vivo. Ĉefa organo de studenta memadministrado estas studenta konsilio de MŜU.
     Moskva universitato ankaŭ estas lernejo de plialtigo de kadra kvalifiko. Ĉiujare en MŜU trairas kurson de repreparo ĝis 5 mil instruantoj kaj laborantoj de entreprenoj, institucioj kaj altlernejoj. Specialistoj, havantaj sperton de praktika laboro, ricevas posiblon ekposedi la plej lastajn atingojn de scienco kaj tekniko sur specialaj fakoj de vico da natursciencaj kaj sociaj fakultatoj. Pri organizado de ĉi tiu laboro okupiĝas Centro de repreparo de sciencopedagogiaj kadroj kaj Instituto de plialtigo de kvalifiko de instruantoj de sociaj sciencoj.Domo de aspirantoj kaj studentoj de MŜU sur strato Ŝvernika, 19 (arkitekto N.A.Osterman k.a., jaro 1971)
     En sfero de realigado de sciencaj kaj kulturoklerigaj programoj gravan rolon havas Eldonejo de MŜU. Ĝi eldonas ĉiujare pli, ol 400 titolojn de lerna, scienca, sciencpolulara, sciencoatra kaj referenca literaturo kun komuna ekdonkvanto de pli, ol 3 milionoj ekzempleroj. Tema diapazono de libroj ampleksas praktike ĉiujn areojn de moderna scienca kono - filozofion kaj psikologion,  ŝtaton kaj juron, filologion kaj ĵurnalistikon, matematikon, fizikon kaj astronomion, biologion kaj kemion, geologion kaj geografion. Havas rajtan respekton inter la legantoj serio "Universitata biblioteko", en kiu estas eldonataj verkoj de filozofia kaj historia penso, memoraĵoj kaj ankaŭ verkoj de patria kaj eksterlanda literaturo. Por sciencaj laborantoj, specialistoj kaj ĉiuj interesantoj pri la plej novaj atingoj en areo de fizikomatematikaj sciencoj estas alia serio de la eldoniejo - "Fiziko: ideoj, atingoj, perspektivoj". En serio "La Granda franca revolucio. Faktoj kaj esploroj" estas kolektitaj pleje interesaj esploroj de universitataj historiistoj en ĉi tiu areo, faritaj en lastaj jaroj. Ekde jaro 1991 Eldonejo de MŜU eldonas novajn seriojn - "El spirita heredaĵo de la Patrio" kaj "Filozofiaj legadoj", - kien estos inkluditaj verkoj de elstaraj filozofoj, historiistoj, agantoj de kulturo.

Universitata librobutiko [bedaŭrinde, ĝi ne funkcias plu]



Eldonejaj markoj de Moskva universitato: 1,2 - eldonejaj markoj de Moskva universitato (XVIII jarcento); 3,4 - eldonejaj markoj de N.I.Novikov; 5 - eldoneja marko de A.A.Svetuŝkin; 6 - eldoneja marko de V.I.Okorokov; 7 - eldoneja marko de H. Klaudij kaj H.Ridiger; 8 - eldoneja marko de Moskva universitato (XIX jarcento); 9 - marko de Eldonejo de Moskva universitato (jaroj 1960-1970); 10 - marko de Eldonejo de Moskva universitato (ekde jaro 1974)
El kolekto de manuskriptoj de la biblioteko de Moskva universitato

     La plej granda universitata biblioteko estas Scienca biblioteko nomita honore al A.M.Gorkij. Ĝi havas ĉirkaŭ 8Manuskripta ekzemplero de"Malvivaj animoj" kun aŭtografo de N.V.Gogol, jaro 1841 milionojn da libroj, el kiuj pli ,ol 2 milionoj estas literaturo en eksterlandaj lingvoj. La bibliotekon de MŜU vizitas dum jaro ĉirkaŭ 55 mil legantoj, kiuj ricevas 5,5 milionojn da libroj.
     Internaciaj ligoj de Moskva uiniversitato ankaŭ estas grandaj. Ĝi konsistas en Internacia asocio de univeristatoj, havas rektajn paktojn pri kunlaboro kun pli, ol 60 eksterlandaj centroj kaj karteloj, universitatoj de Eŭropo, Usono, Japanio, Ĉinio, aliaj aziaj landoj, Aŭstralio, Latina Ameriko, arabaj ŝtatoj.
     Ekde jaro 1946, kiam en la universitato aperis unuaj eksterlandaj studentoj, estas preparitaj pli, ol 11 mil altkvalifikaj specialistoj por 150 landoj. Ĉiujare en MŜU studas pli, ol 2 mil studentoj kaj aspirantoj el multaj landoj de la mondo. Pli. ol 400 homoj lernas sur kursoj de antaŭuniversitata preparo por eksterlandaj civitanoj.
     La plej gravaj areoj de sciencoteknika kunlaboro estas: koopera esplorado de sciencaj problemoj, inteŝanĝo per profesoroj kaj instruantoj por pedagogia kaj scienca laboro, kaj ankaŭ per studentoj kaj aspirantoj por diversaj formoj de staĝo. Ĉiujare la universitato akceptas por diversaj mallongtempaj formoj de studado pli, ol 2 milojn da eksterlandanoj kaj sendas ĉirkaŭ la saman kvanton da siaj reprezentanoj en ĉiujn areojn de la terglobo. En MŜU funkcias internaciaj kursoj de UNO pri demografio, higrologiaj kursoj de Unesko, Internacia centro pri bioteknologio, Internacia scienca lasera centro, sistemo de kursoj kaj seminaroj pri rusa lingvo por eksterlandaj instruantoj. En jaro 1991 estis malfermitaj Franca universitata kolegio, Rusousona universitato, Instituto de germana scienco kaj kulturo. Pli, ol 60 sciencaj, ŝtataj kaj politikaj agantoj el eksteraj landoj estas elektitaj honoraj doktoroj kaj profesoroj de Moskva universitato. Siavice multaj grandaj sciencistoj de MŜU estas honoraj membroj de eksterlandaj akademioj kaj universitatoj.
     Du kaj duono de jarcento de historio de la plej malnova rusia universitato konfirmas grandegan kontribuon de ĝiaj edukitoj en aferon de servado al la tuthomaraj idealoj de libero, humanismo, bono, belo, vero.


Rektoro de MŜU V.A.Sadovniĉij enmanigas al profesoro de medicina kolegio (Huston, Teksaso) M. DeBeki diplomon kaj medalon de Honora doktoro de Moskva universitato. Jaro 1993


Betulŝela dokumento el elfosadoj de Novgoroda arkeologia ekspedicio.



Anteno de kosma komunikado de Teknoparko de MŜU.



Artefaritaj kristaloj, kreskigitaj en Instituto de nelinia optiko.



Lasera praktikaĵo sur fizika falultato.



Palaco de kulturo de MŜU

La datumo ĉi tie estas por jaro 1992. Modernan datumon vd. en Strukturo


Hosted by uCoz